Pigmea mevo
Pigmea mevo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Pigmea mevo Larus minutus, estas tre malgranda mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Ĝi reproduktiĝas en norda Eŭropo kaj Azio kaj pli precize ĉefe en tri regionoj: el Balta Maro al centra Rusio, el Kaspio al Arkta Oceano tra okcidenta Siberio kaj en centrorienta Siberio. Estas ankaŭ etaj kolonioj en partoj de norda Kanado. Ĝi estas migranta brido, kiu vintras en estuaroj, lagoj kaj ĉefe marbordoj de okcidenta Eŭropo, la Mediteraneo kaj (laŭ pli etaj nombroj) nordorienta Usono. Pro tio la specio estas videbla en la tuta eŭropa kontinento kaj ĉefe en kelkaj trapasejoj kiel en la lago Beibugeac en Rumanio.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Tiu estas tre eta birdo, la plej eta inter la mevoj, 25 ĝis 28 cm longa kun enverguro de 70 ĝis 77 cm kaj pezo de 90 ĝis 150 g, helgriza ĉe dorso kaj flugiloj, malhelaj subflugiloj, blankaj subaj partoj kun rozkolora nuanco en brusto kaj ventro kaj nigra kapo kiu vintre blankiĝas escepte malhelaj krono kaj makulo malantaŭ la okulo. La beko estas maldika kaj nigra kaj la kruroj malhelruĝaj. Ĝi estas simila al la Ridmevo, sed multe pli malgranda kaj kun pli malgranda beko. La flugo per rondoformaj flugiloj estas kiel tiu de ŝternoj.
Junuloj unujaraj estas pli helgrizaj kaj dujaraj pli malhelaj kaj havas nigrajn markojn en kapo kaj subaj partoj kaj bido kun formo de litero "W" tra la flugiloj kontraŭdirekte. Ili atingas plenkreskan plumaron post tri jaroj.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]Tiu specio estas monogamaj kaj reproduktiĝas kolonie ĉe akvofluaj marĉoj, kie ambaŭ gepatroj konstruas herbokovritan neston surgrunde inter plantaro. La ino demetas plej ofte 2-3 brunmakulitajn verdecajn aŭ flavecajn ovojn. Ambaŭ gepatroj kovas dum pli ol 3 semajnoj kaj zorgas la idojn.
Tiuj mevoj manĝoplukas el la akvosurfaco, kaj ankaŭ ĉasas insektojn dumfluge kiel ŝterno. Malkiel aliaj mevoj, tiuj ne rabas aliajn birdojn. La voĉo estas ia “ke-ke-ke”.
Ili vivas ĝis 6 jarojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Larus minutus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006.
- Roger Peterson kaj aliaj, Guia de campo de las aves de España y de Europa, Omega, Barcelona.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Foto de Pigmea mevo Arkivigite je 2008-01-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Franclingva ejo pri Pigmea mevo
- Anglalingva ejo pri Pigmea mevo[rompita ligilo]